Habitatodetruo

La Grandĉaka dornarbaro malaperas je rapido konsiderata inter la plej altaj en la mondo pro sojokultivado.

Habitatodetruo, ankaŭ habitatoperdo aŭ simple detruo de la vivmedio, estas proceso, pro kiu vivmedio ne plu povas vivteni la speciojn kiuj ĉeestas en ĝi. Vivantaĵoj ĉeestintaj forpeliĝas aŭ detruiĝas. Tio malhelpas vivodiversecon. Detruo de la vivmedio okazas ĉefe pro homa agado, kiel produktado de krudmaterialoj, por industrio aŭ urbigo. La ĉefa kaŭzo de detruo de vivmedioj estas terpretigado por agrikulturo. Aliaj gravaj kaŭzoj estas minado, lignoproduktado, fiŝkaptado kaj pligrandiĝo de urboj. Detruon de vivmedio oni nuntempe konsideras la ĉefa kaŭzo de formorto de vivspecioj tutmonde.[1] Aliaj kaŭzoj estus fragmentiĝo de la vivmedio, geologiaj procesoj, klimatoŝanĝo, invadaj specioj, elĉerpigo de nutraĵoj en la ekologia sistemo, kaj homa agado menciita sube.

La terminoj "habitatoperdo" kaj "habitatomalpliigo" estas ĉefe uzata ankaŭ laŭ pli ampleksa senco inklude habitatoperdon pro aliaj kaŭzoj, kiaj akvo kaj bruopoluado.

  1. Pimm & Raven, 2000, pp. 843-845

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search